Kune ni estos pli fortaj
Komerc-Industria Ĉambro de la Ĉuvaŝa Respubliko
   Ĉefpaĝo  RU EN DE FR IT ES 華文  

// GVIDILO TRA ĈEBOKSARO


GVIDILO TRA ĈEBOKSARO

Klaku por pligrandigi  Pligrandigi
 
Klaku por pligrandigi  Pligrandigi
 
Klaku por pligrandigi  Pligrandigi
 
Klaku por pligrandigi  Pligrandigi
 
Klaku por pligrandigi  Pligrandigi
 

Ĉeboksaro, (Ŝupaŝkar en la ĉuvaŝa lingvo) estas la ĉefurbo de la Ĉuvaŝa Respubliko, ĝia administra ekonomia kaj kultura centro. Ties loĝantaro nombras 454 300 personojn.

Ĉeboksaro estas menciata en la kronikoj en la unua fojo en 1469. En 1555 estis konstruita milita citadelo, kiu konsistis el fortikaĵo kaj industria kaj komerca urbeto.

Ĉeboksaro estas urbo multfunkcia. La ĉefaj industriaj entreprenoj, deponejoj kaj priservaj kompanioj grupiĝas plejparte en la orienta kaj la suda urbopartoj (ĉirkaŭ 80% de industriaj laborlokoj de la urbo.

Oficailaj lingvoj de la Ĉuvaŝa Respubliko estas la ĉuvaŝa kaj la rusa.

Horzono

Ĉeboksaro troviĝas en la horzono de Moskvo (GMT +3, Rotterdamo+2)

Klimato

La klimato estas kontinenta modera kun bone distingeblaj sezonoj. La averaĝa somera temperaturo estas ĉirkaŭ 20-22C, dum la vintra proksimas al 8-10C sub nulo.
La temperaturo hodiaŭ

Festaj tagoj

Krom la tutlandaj festotagoj, la 24 de junio estas festa tago de Ĉuvaŝio, celebrata okaze de la ŝtateco de la Ĉuvaŝa Respubliko.

Laborhoroj

La administraj institucioj kaj la entrepreno estas malfermitaj de la lundo ĝis la vendredo ekde la 8.oo ĝis la 17.00 horo, kun manĝopaŭzo inter la 12.00 kaj 13.00 horoj.

La vendejoj estas malfermitaj ekde la 8.00 kaj 20.00 horoj, la supermerkatoj de 8.00 ĝis 22.00 horoj. Krom tio en la urbo estas pluraj vendejoj malfermitaj ene de 24 horoj diurne.

Versio por printi

INOVACIA CENTRO | CENTRO DE SUBKONTRAKTADO | CENTRO DE FREMDAJ LINGVOJ | POPOLAJ ARTMETIOJ

Copyright 2000-2008 Komerc-Industria Ĉambro de la Ĉuvaŝa Respubliko.
Rusio, 428029, Ĉeboksaro, pr. I. Jakovleva, 4/2.
Tel. +7-8352-709-161 Fakso. +7-8352-709-190
E-poŝto: