Kune ni estos pli fortaj
Komerc-Industria Ĉambro de la Ĉuvaŝa Respubliko
   Ĉefpaĝo  RU EN DE FR IT ES 華文  

// ĈUVAŜIO / HISTORIO


HISTORIO

Klaku por pligrandigi  Pligrandigi
 
Klaku por pligrandigi  Pligrandigi
 
Klaku por pligrandigi  Pligrandigi
 
Klaku por pligrandigi  Pligrandigi
 
Klaku por pligrandigi  Pligrandigi
 
Klaku por pligrandigi  Pligrandigi
 
Klaku por pligrandigi  Pligrandigi
 
Klaku por pligrandigi  Pligrandigi
 
Klaku por pligrandigi  Pligrandigi
 
Klaku por pligrandigi  Pligrandigi
 

Ĉuvaŝoj estas unu el la plej multenombraj popoloj de Rusio. Nombre la ĉuvaŝoj okupas la kvinan lokon en Rusio, post la rusoj, ukrajnoj, tataroj kaj baŝkiroj. Nuntempe, en la eŭropa parto de Rusio, la ĉuvaŝa popolo estas la sola kiu parolas tjurkan lingvon sed konfesie apartenas al ortodoksaj kristanoj.

La antaŭuloj de ĉuvaŝoj estis duonnomadaj triboj de prabulgaroj kaj suvaroj, kiuj vivis inter la Va kaj VIIIa jarcentoj en la Norda Kaŭkazio. Inter la VIIa kaj VIIIa jarcentoj unu parto de prabulgaroj migris en Balkanion dum la alia parto atingis la regionon de la Meza Volgio, formante etnan bazon de la ĉuvaŝoj kaj kazanaj tataroj. La formado de la ĉuvaŝa nacio okazis surbaze de la prabulgaraj kamparanoj kiuj ne islamiĝis. Fakte ĝi fariĝis la landlima popolo en la jarcentoj XV-XVI inter la Moskva princlando kaj Kazana ĥanlando. En 1551 la ĉuvaŝoj integriĝas al Rusio.

Estas tri grupoj de etnografaj ĉuvaŝoj: supraj ĉuvaŝoj (virjal), kiuj vivas en la nordaj kaj nord-okcidentaj regionoj de la Respubliko, subaj ĉuvaŝoj (anatrí) en la sudo de la Respubliko kaj ekster ĝi, mez-subaj ĉuvaŝoj (anat enĉí) en la centraj kaj nord-orientaj regionoj. La ĉuvaŝa lingvo havas 2 dialektojn reciproke interkompreneblaj: la supra kaj la suba.

La moderna Ĉuvaŝio estas suverena respubliko kiu estas parto de la Rusia Federacio. En la carisma Rusio la teritorio de la nuntempa Ĉuvaŝio estis inkludita en la Kazanan kaj Simbirskan provincojn. La 24an de junio 1920 estis fondita la Ĉuvaŝa Aŭtonoma Regiono, kiu en 1925 estis trasformita en la Ĉuvaŝan Aŭtonoman Socialistan Sovetan Respublikon kaj en 1992, en la Ĉuvaŝan Respublikon. Ekde la 26a de decembro 1993 la Respubliko havas prezindentan formon de administrado.

La emblemo de Ĉuvaŝio reprezentas heraldikan flavkoloran ŝildon, en la centro de kiu estas arbo de la vivo, de purpura koloro, simbolo de ne nur renaskiĝo sed ankaŭ de la popoloj vivantaj sur la ĉuvaŝa tero. De la purpura tero kreskas la trunkoj kaj la branĉoj de etnaj ĉuvaŝoj kiuj vivas sur la gepatra tero. Ĉe la krono de la arbo de la vivo estas la branĉoj de aliaj popoloj kaj nacioj kiuj vivas sur la teritorio de la moderna Ĉuvaŝio. La antikva emblemo de ĉuvaŝoj tri sunoj, kiuj simbolas la triopon de la tempo la Pasinto, la Nuno kaj la Estonto , kadrita de purpura borderita ora zono kun la skribo Ĉavaŝ Respubliki, kiu finiĝas per stiligitaj lupolaj folioj kaj konusoj.

Versio por printi

INOVACIA CENTRO | CENTRO DE SUBKONTRAKTADO | CENTRO DE FREMDAJ LINGVOJ | POPOLAJ ARTMETIOJ

Copyright 2000-2008 Komerc-Industria Ĉambro de la Ĉuvaŝa Respubliko.
Rusio, 428029, Ĉeboksaro, pr. I. Jakovleva, 4/2.
Tel. +7-8352-709-161 Fakso. +7-8352-709-190
E-poŝto: